16 famaj ĉinaj antikvaj turoj blulumigitaj por aŭtismo-infanoj |
2018-04-08 |
Sonoril- kaj Tambur-Turoj en Shaanxi-provinco La 2-a de aprilo estas la 11-a Monda Aŭtisma Tago. Je la 19-a horo kaj 30 minutoj, komenciĝis la programo "lumigi per bluaj lampoj famajn antikvajn turojn" aranĝita de Ĉina Komitato por Protekto de Famaj Antikvaj Turoj, kun partopreno de 16 famaj ĉinaj turoj. La Turo Flava Gruo en Hubei-provinco Turo de Princo Teng en Jiangxi-provinco Guanque-Turo en Shanxi-provinco Daguan-Pavilono en Yunnan-provinco Penglai-Pavilono en Shandong-provinco Krom lumigo per bluaj lampoj, ĉe la 16 famaj turoj okazis ankaŭ aliaj aktivaĵoj, inkluzive de diskonigo pri aŭtismo, pentraĵ-ekspozicio de aŭtismaj infanoj kaj enirbileto-donaco al familioj kun aŭtismaj infanoj. Per tiu agado oni celas, ke pli multaj aŭtismo-infanoj eniru en antikvajn turojn por koni riĉajn historiojn de Ĉinio, kaj celas ankaŭ alvoki pliajn volontulojn partopreni en la subteno kaj helpo al tiuj infanoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |