Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maraĵoj flugis en "oleurbon" per "La Zono kaj Vojo"
2018-04-04


    Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono troviĝas ĉe nordokcidenta landlimo de Ĉinio, malproksime de maro. En la urbo Karamay de Xinjiang amasiĝis tutmondaj petrola kaj petrolkemia industrioj. Kun 80% de la rezervoj de tutmondaj olea kaj gasa resursoj, ĝi estas nomita "oleurbo". "Xinjiang estas la plej malproksima de maro, kaj Karamay la plej proksima." Jen komento de "oleurbanoj". Panuliroj, epinefeloj kaj aliaj marproduktaĵoj el la haveno Gwadar en Pakistano povas atingi Karamay post 34 horoj, tiel lokaj urbanoj povas gustumi freŝajn marproduktaĵojn en ĉiu sezono.



    En maraĵ-magazeno de Karamay, kun areo de pli ol 500 kvadrataj metroj, videblas diversaj sovaĝaj produktaĵoj el profunda maro de Kwadar, kiuj allogas multajn aĉetantojn. Iu kliento diris: "Estas surprize kaj ĝojige, ke maraĵoj el Pakistano havas bonajn prezon kaj guston."


    Tio rezultas de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj partopreno de xinjiang-aj firmaoj en la konstruado de "ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano". La haveno Kwadar estas bonkvalita profundakva haveno. Ĝi estas ankaŭ startpunkto de la ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano.



    "Plejparto de la lokanoj en Kwadar sin vivtenas per fiŝkaptado, tamen maraĵoj ne estas iliaj ĉefaj nutraĵoj. Pro limigo de lokaj prilabora nivelo de fiŝproduktaĵoj kaj loĝistika kapablo, oni ne povis transporti siajn marproduktaĵojn al aliaj landoj, kaj pro tio lokaj fiŝistoj havis malgrandan enspezon", diris Chen Baoliang, prezidanto de la Kompanio Internacia Yufei. Li diskonigis, ke post ekkunlaboro kun Ewadar en 2016, la kompanio investis pli ol 500 milionojn da juanoj por profundmara fiŝkapto, prilaboro de marproduktaĵoj, malvarma konservejo kaj aliaj necesaj ekipaĵoj.


    Post enkonduko de ĉinaj teknologio pri rapida frostigo kaj altefika loĝistiko, maraĵoj el Ewadar povas esti rekte transportataj al Ĉinio. Tio ne nur alportis al Gwadar grandegan ekonomian profiton, sed ankaŭ plibonigis vivojn de lokanoj. Chen Baoliang diris: "Ni havas konservejon je pli ol 10 mil kvadrataj metroj kaj fiŝkaptas ĉirkaŭ 600 tunojn ĉiutage. Antaŭe la malvarma stokejo bezonis 8 horojn por rapide frostigi 20 tunojn da maraĵoj, kaj nun unu horo sufiĉas. Dank' al tio la loka industriĉeno pri fiŝkaptado evidente progresis kaj perfektiĝis. Sekve de sia daŭra evoluo, la firmao kreos 100 novajn laborpostenojn por lokanoj."


    Post prezento de la iniciato "La Zono kaj Vojo", Xinjiang starigis platformon por lokaj entreprenoj, faris esplorojn pri integriĝo de doganejo-trapaso kaj favoraj politikoj pri ekstera komerco, kaj kreis multe da oportunaj kondiĉoj por plua kunlaboro kun Pakistano, Kazaĥio kaj aliaj ĉirkaŭaj landoj. "Serio da favoraj politikoj donis al xinjiang-aj entreprenoj kuraĝon kaj decidon iri eksteren," diris Chen Baoliang.


    Ekde 2017 Xinjiang plirapidigis procezon de malfermo, kun konstruado de la kerna zono de "La Zono kaj Vojo" kiel ĉefa projekto. Laŭ statistikoj de doganejo, en 2017 Xinjiang faris komercadon kun Kazaĥio, Rusio kaj aliaj 17 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj la komerca sumo kun ili kalkuliĝis al 18,39 miliardoj da usonaj dolaroj, je 24,8% pli multe ol tiu en 2016.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio