Ĉinaj sciencistoj evoluigis "videblan koran bitblaton" |
2018-04-03 |
La 2-an de aprilo, esploristoj de Sudorienta Universitato de Ĉinio anoncis, ke ili esploris kaj evoluigis kolorŝanĝeblan "koran bitblaton", kiu povas simuli la batadon kaj kuntiriĝon de miokardia ĉelo ekster la korpo. En la estonteco, ĉi tiu teknologio eventuale povos anstataŭi vivaĵojn en esploroj pri la influoj de diversaj medikamentoj al homaj korpoj. Dum la esplorado, la sciencistoj estis inspiritaj de kameleono kaj aldonis ĝelon kun speciala optika strukturo al la bitblato. Kiam miokardia ĉelo etendiĝas aŭ maletendiĝas, la koloro de la ĝelo ŝanĝiĝas. Post uzo de medikamentoj, la bat-stato de la miokardia ĉelo povas esti intuicie reflektita per kolorŝanĝo de ĝelo, kaj tiel oni povas koni influon de rilata medikamento al la koro. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |