Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio altigis tarifojn por 128 usonaj produktoj
2018-04-03


    Kun la aprobo de la Ŝtata Konsilantaro, la Tarifa Komisiono de Ĉinio decidis ĉesigi devojn pri reduktado de tarifoj por kelkaj produktoj importitaj el Usono kaj efektivigis ĝin ekde la 2-a de aprilo 2018.


    La 8-an de marto, la usona prezidento Donald Trump subskribis anoncon, kiu konfirmis, ke importadoj de ŝtalo kaj aluminiaj produktoj minacas la nacian sekurecon de Usono, kaj pro tio ekde la 23-a de marto la lando altigis tarifoj pri importado de ŝtalo kaj aluminiaj produktoj. Tio alportis seriozan malutilon al ĉinaj  interesoj. Por protekti siajn interesojn kaj ekvilibrigi la ĉinajn perdojn kaŭzitajn de Usono, ekde la 2-a de aprilo, Ĉinio ĉesigas la devon pri reduktado de tarifoj por 128 specoj da importitaj produktoj en 7 kategorioj el Usono, kaj pliigas tarifojn surbaze de la aktualaj dogantarifoj,  nome pliigas tarifon je 15% por 120 specoj da importataj produktoj, kiel fruktoj kaj fruktaĵoj, kaj pliigas tarifon je 25% por 8 specoj da importataj produktoj, kiel porkaĵoj. La nuna politiko pri pago, redukto kaj nuligo de impostoj restas senŝanĝa.


    Ĉinio proponas kaj subtenas la multflankan komercan sistemon, kaj la ĉesigo de la devo pri reduktado de tarifoj por usonaj produktoj estas justa ago por protekti ĉinajn interesojn surbaze de reguloj de Monda Organizo pri Komerco.  


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio