En julio okazos la 30-a Internaciaj Esperanto-Konferencoj |
2018-03-30 |
Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK) estas serio de klerigaj konferencoj pri kulturaj temoj, kiuj okazas ekde 1988 daŭrigante la antaŭajn Internaciajn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado. Ekde 1989 ilin organizas OSIEK. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek; ofte kunvenas ĉ. cent homoj. OSIEK estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo. OSIEK ĉiujare atribuas premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo. La nuna valoro de la premio estas 700 eŭroj (ekde 2009). La 30-a Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK laŭ la temo Esperanto en Artoj de sabate 21-a de julio ĉ. 18h ĝis vendrede 27-a de julio 2018 tagmeze Prelegoj, diskutoj, atelieroj
Enhavo de IEK de OSIEK Sabate : Alveno, instaliĝo, interkona vespero Dimanĉe matene : Malfermo. Prezento de kandidatoj por premio. Prezento de le Ejo Lunde ĝis ĵaŭde matene : Prelegoj Vendrede matene : Asembleo de OSIEK Dimanĉe ĝis ĵaŭde posttagmeze : Ekskursoj, promenoj, libera programo, ekstertemaj prelegoj Sabate ĝis ĵaŭde vespere : Libera programo, eble koncerto, filmo, projekciado Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |