Finiĝis la voĉdonado por elekti prezidenton de Egiptio |
2018-03-29 |
La 28-an de marto, en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, laborantoj de iu balotejo kolektis kaj kalkulis voĉdonojn. La tri-taga enlanda voĉdonado por elekto de egipta prezidento en 2018 finiĝis je la 22-a horo de la 28-a de marto, kaj ĝin sekvis la voĉdona nombrado. Laŭ la plano antaŭe publikigita de la Nacia Voĉdona Komisiono de Egiptio, la diskonigo de la rezulto de ĉi-foja voĉdonado okazos en la 2-a de aprilo. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |