Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Libroj de ĈIEG estas prezentitaj en Foiro de Libroj por Infanoj en Bolonjo
2018-03-28

En eksponejo de Ĉina Internacia Eldona Grupo


    La 26-an de marto laŭ la loka tempo, la 55-a Foiro de Libroj por Infanoj en Bolonjo okazis en la konferenca kaj ekspona centro de Bolonjo. Ĉinio debutis kiel gasta lando. Wang Gangyi, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), gvidis la delegacion kiu partoprenis la foiron. 


Eksponejo de Ĉina Internacia Eldona Grupo


    Kiel modelo de ekstera publikigado de Ĉinio, Ĉina Internacia Eldona Grupo plene uzis siajn avantaĝojn kaj trajtojn "eksport-orientita, internacia, multlingva", kaj prezentis entute 625 librojn kun 427 serioj, ĉefe por infanoj, en 24 lingvoj inkluzive de la angla, itala, hispana kaj germana. La enhavo kovras nuntempan Ĉinion, ĉinan kulturon, ĉinan literaturon, instruadon de la ĉina lingvo kaj infanajn legaĵojn. 


Eksponejo de Ĉina Internacia Eldona Grupo


    Dum la libra foiro, Ĉina Internacia Eldona Grupo ankaŭ organizos subskriban ceremonion pri eksterlanda redaktejo de ĉinaj libroj 2018; kaj ceremonion pri libra donaco al Konfucea Instituto de Universitato de Bolonjo. 


    En ĉi-foja libra foiro Ĉina Internacia Eldona Grupo plenumos multajn projektojn pri internaciaj kunlaboroj kaj subskribon de kontraktoj pri kopirajtoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio