Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yunnan-a Esperanto-Asocio okazigis kunsidon
2018-03-28


    La 19an de marto en la Artkolegio de Kunming, Yunnan-a Esperanto-Asocio okazigis kunsidon. Saiyong Zhuoma, vicprezidanto, vicĝenerala sekretario kaj kompartia sekretario de Yunnan-a Esperanto-Asocio, komunikis al la ĉeestantoj de la kunsido la ĉefan enhavon de la dua plena kunveno de la kvina komitato de Yunnan-a Federacio de Soci-Sciencaj Rondoj, kaj voĉlegis parton de enhavoj de la 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Zhang Lianjin, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, diskonigis al la ĉeestantoj la 12an Ĉinan Kongreson de Esperanto en Changsha. Preskaŭ 20 konsilantoj de la asocio ĉeestis la kunsidon.



    En la kunsido oni diskutis pri la ebleco de bakado de Esperanto-instruistoj el junaj instruistoj en la Artkolegio de Kunming. Ĉeestantoj unuanime konsentis pri starigo de Esperanto-kurso por la junaj instruistoj de la artkolegio. Tiu plano estas ankaŭ respondo al la parolado de la eksa prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo Chen Haosu. La Esperanto-kurso estos instruata de tri Esperanto-instruistoj el la artkolegio, Liu Baoguo, Alessandra Madella kaj Choi Manwon.


Zhang Lianjin kaj Liu Baoguo

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio