Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭtomataj aŭtoj el Baidu ricevis test-numerojn
2018-03-26

Baidu ricevis testan aŭto-numeron.


    La 22an de marto post trejno en fermita testejo, takso kaj ekzameno de fakuloj, koncerna sekcio de la pekina registaro donis al Baidu-firmao la unuajn aŭto-numerojn portempajn por testado de aŭtomataj aŭtoj el Baidu-firmao.


    La statistiko montras, ke la provizoraj testaj aŭto-numeroj estas dividitaj en kvin nivelojn de T1 al T5. Ĉi-foje Baidu la unua ricevis kvin aŭto-numerojn de T3, la plej alta nivelo en Ĉinio nun.


    En testado, kvin aŭtomataj aŭtoj Apollo el Baidu estis montritaj al amaskomunikiloj, kaj ricevis teston sur malfermitaj vojoj en Yizhuang.


    En la test-startiga agado, Zhao Cheng, vicprezidanto de Baidu, en la nomo de la firmao, ricevis aŭto-numerojn por kvin Apollo.


    La avangardo kaj akumulado de Baidu en aŭtomata stirado estas agnoskitaj en kaj ekster Ĉinio.


    En 2013 Baidu komencis esplori la teknikojn de aŭtomata stirado, kaj publikigis la platformon de aŭtomata stirado de Apollo en julio lastjare por malfermo de aŭtomat-stiradaj teknikoj, donitaĵoj kaj resursoj en rilata kampo.


    En novembro 2017 la Ministerio de Scienco kaj Teknologio publikigis la liston de unuaj ŝtataj malfermitaj platformoj pri novgeneracie artefarita intelekto, kaj subtenas Baidu starigi ŝtatan platformon de novgeneracie artefarita intelekto pri aŭtomata stirado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio