Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandanoj pozitive taksas la paroladon de Xi Jinping en la fermo de la 1-a sesio de la 13-a TPK
2018-03-23

La 20-an de marto en la Popola Halo de Pekino fermiĝis la 1-a sesio de la 13-a TPK. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris paroladon. Fotis Yao Dawei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


    La 20-an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la fermo de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Lia parolado montras noblajn sentojn kaj grandajn ideojn de la ĉina nacio, donis alvokon marŝi en la novan epokon kaj suriri sur nova vojaĝo. La parolado vekis varman respondon de eksterlandanoj.


    Karl F. Fey, profesoro de Kolegio de Internacia Komerco de Aalto-Universitato en Finnlando, kiu laboris en Ĉinio dum 5 jaroj, diris: "Ĉina popolo estas popolo kreema, laborema kaj unuiĝinta, kaj havas grandan revon. Tion diritan de Xi Jinping mi tre aprobas".  


    Kenny, vicprezidanto de Svisa Asocio de Fremdlandaj Ĵurnalistoj, diris, ke la mondo atendas, ke la ĉina popolo, kun granda revo, ludu pli grandan rolon en kreado de longdaŭra paco, ĝenerala sekureco kaj komuna prospero. Li diris: "Estas kredeble, ke sub la gvido de la ideo pri homara komunumo de komuna estonteco prezentita de prezidanto Xi, la releviĝo de Ĉinio strikte kuniĝos kun disvolviĝo de la mondo por reciproka profito, kuna gajno kaj komuna evoluado."


    David Gosset, franca fondinto de Eŭropa-Ĉina Forumo, diris, ke la parolado de prezidanto Xi kaj varma reago pri la ĉi-jaraj du sesioj reflektis du gravajn karakterojn en moderna Ĉinio. La unua estas, ke la reformo de Ĉinio metis firman fundamenton por stabileco, kaj la dua -- Ĉinio pozitive partoprenas en administrado de la mondo kaj tage-post-tage iras al centro de la monda scenejo.


    Richard Fournaux, estro de la urbo Dinant en Belgio, tre laŭdis la promeson de prezidanto Xi ĉiuflanke profundigi reformon kaj grandigi pordmalfermon per pli granda forto kaj pli pragmataj rimedoj. Li diris, ke dank' al plua pordmalfermo de Ĉinio, la tuta mondo espereble pli multe profitos de ĉina disvolvo.


    Rach, esploristo de Egipta Esplora Centro pri Ŝtata Strategio, diris: "Kredeble, ke Ĉinio certe kontribuos per pli da ĉinaj saĝoj kaj projektoj por ke la mondo dividu dividendon de ĉina disvolvo." 


    Evron, erudiciulo pri ĉinaj rilatoj el la fako pri azia esploro de la Haifa Universitato de Israelo, diris, ke en farado de politikoj Ĉinio estas altefika kaj decidema, kaj ĝi kapablas solvi malfacilajn aferojn, kiuj estis malfacile solvitaj antaŭe, kaj plenumi pli gravajn misiojn.


    En sia parolado prezidanto Xi emfazis la ideon pri konstruo de la homara komunumo de komuna estonteco. Pri tio Sayyi Choudhary, direktoro de la Islamabada Komisiono pri Internacaj Aferoj de Pakistano, diris ke la ideo estas ne nur por feliĉigo de ĉina popolo, sed ankaŭ por antaŭenigi komunan disvolvon de ĉiu lando, ĉiu regiono kaj la tuta homaro. 


    Dennis Cody, plenuma direktoro de la Kenja Pensbanka Akademio por Afrikaj Demokratio kaj Gvidpovo, diris, ke la ideo pri homara komunumo de komuna estonteco, emfazita de ĉinaj gvidantoj, esprimis fortan volon de Ĉinio por paca evoluado, enkorpigis la firman konvinkon de Ĉinio pri kunlaboro kaj kungajno kun aliaj landoj. Li diris, ke la konstruado de "La Zono kaj Vojo" alportos al ekonomia kaj socia disvolvo de koncernaj landoj senprecedencajn ŝancojn.


    Yang, guberniestro de Muong Yai en Laoso, diris, ke prezidanto Xi konstatis ke Ĉinio daŭre akcelos konstruadon de "La Zono kaj Vojo". Lokanoj estas plenaj je fido pri konstruado de Laosa-Ĉina Fervojo kaj pri ĝia estonteco.


    Mokleski, supera esploristo de Instituto pri Ekstrema Oriento sub Rusa Akademio, diris, ke en sia parolado prezidanto Xi refoje menciis konstruadon de "La Zono kaj Vojo". Ĝi fariĝis disvolva projekto kun monda signifo kaj ĝiaj fruktoj estos dividitaj de la popolanoj en koncernaj landoj.


    Garth Shelton, profesoro pri internaciaj rilatoj el la universitato Witwatersrand en Sud-Afriko, diris, ke ĉinaj atingoj en malriĉec-reduktado estas elstaraj en la mondo, kaj afrikaj landoj povas lerni el ĝiaj spertoj. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio