Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio emisiis 37,1 miliardojn da usonaj dolaroj da verdaj obligacioj lastjare
2018-03-23

    Lastatempe en Londono okazis ĉina forumo por verd-obligaciaj investantoj, kaj ĉina merkato de verdaj obligacioj estis vaste atentita.


    Kiel grava parto en la jara kunveno de la Klimata Obligacia Iniciativo, la ĉina forumo por verd-obligaciaj investantoj liveris platformon pri rekta dialogo, montro de plano pri emisio de verda obligacio kaj investo inter ĉinaj institucioj de emisio de verda obligacio kaj eksterlandaj investantoj.


    Sean Kidney, ĉefa administranto de la Klimata Obligacia Iniciativo, diris, ke traktado de klimata ŝanĝo urĝas. Publika fonduso el diversaj landoj ne sufiĉas por trakti la nunan defion, tial oni devas mobilizi partoprenon de mondaj investantoj. Ĉinio, kun grava verd-obligacia merkato en la mondo, ludas gravan rolon tiu-flanke.



    La raporto pri verda obligacio de Ĉinio en 2017, kunpublikigita de la Klimata Obligacia Iniciativo kaj Ĉina Centra Depon-Kvita Kompanio Limigita, diras, ke Ĉinio, kun la emisio de verdaj obligacioj de 37,1 miliardoj da usonaj dolaroj, fariĝis la monde dua granda merkato de verda obligacio.


    Pri travidebleco de ĉina merkato atentata de eksterlandaj investantoj, Ma Jun, direktoro de Verda Financa Komitato sub Ĉina Societo por Financo kaj Bankismo, diris, ke Ĉinio ellaboris politikojn por antaŭenigi la verd-obligacian merkaton. Ĉinaj kontrol-organoj elfaras rimedojn pri devigata malkovro de medi-informo de borstabeligitaj kompanioj, kiuj estos efektivigitaj antaŭ 2020 laŭplane.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio