Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afganaj ĉinoj: Ni estas fieraj pri nia patrujo
2018-03-19

La 17-an de marto en la Popola Halo de Pekino okazis la 5-a plena kunveno de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Xi Jinping estis elektita kiel prezidanto de Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko. Jen li faras ĵuron al konstitucio. Fotis Ju Peng, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


    La 17-an de marto la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso elektis novajn gvidantojn de Ĉinio. Xi Jinping estis elektita kiel prezidanto de Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko. Fremdlandaj ĉinoj esprimis, ke ili firme subtenos la novajn gvidantojn, kaj kredas, ke ili certe povos gvidi ĉinojn en konstruado de ĉiuflanke bonhava socio kaj estigo de nova fazo en disvolviĝo de socialisma moderna lando. 


    Meng Xiaoli, estro de Afgana Komerca Ĉambro de Ĉinoj, diris ke en la lastaj jaroj, dank' al la firma gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉinaj reformo kaj pordmalfermo, la socialisma moderna konstruado akiris historiajn atingojn. Elmigrintaj ĉinoj fieras pri sia patrujo kaj kredas, ke, sub la gvidado de la novaj gvidantoj, la aferoj de la patrujo eniras en epokon de rapida disvolvo. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio