Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bela Ĉinio: Rubaĵoj? Energio?
2018-03-19



    Ĉinio nun klopodas por konstruado de la tiel nomata "Bela Ĉinio". Kaj tiu ĉi koncepto inkluzivas antaŭenigon de verda ekonomio kaj protektado de la ekologia medio.


    La kvanto de elektro generata ĉi tie estas 380 milionoj da kilovathoroj laŭ la konstrua projekto, kiu difinas ke la bruligejo traktu milionon da tunoj da rubaĵoj jare. La bruligejo uzas parton de la totala kvanto de generata elektro, kaj la resto estas sendata en la elektran reton por uzado de la loĝantaro.


    Kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la registaran raporton en la inaŭguro de la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso, li menciis pri tio, ke la registaro plenforte klopodos regi la poluadon. Tio montras senprecedencajn decidemon kaj movforton de la ĉina registaro por protekti nian medion. 


    Por Ĉinio plej gravas regi multiĝon de rubaĵoj ĉe la fonto kie produktiĝas rubaĵoj. Tiucele necesas pluapaŝe diskonigi al la publiko pri la nceseo redukti la kvanton de rubaĵoj, kaj antaŭenpuŝi la klasifikadon de rubaĵoj kiel taŭgan rimedon por tio.


    Dum la "du sesioj" raportisto de El Popola Ĉinio intervjuis ĈPPIK-membron Gu Shuzhong. Li diris:


    Reduktado de rubaĵoj ĉe la fonto komenciĝas per ilia klasifikado. Fakte ne ekzistas veraj rubaĵoj: kuirejaj rubaĵoj povas fekundigi teron, eĉ detergento aŭ kreskigi plantojn. Konstruaj rubaĵoj povas esti denove uzataj kiel konstruaj materialoj. Malmultigi rubaĵojn ĉe la fonto kaj poste recikli ilin, tio estas la plej bona elekto.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio