Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK elektis ŝtatajn gvidantojn de Ĉinio
2018-03-19

    Sabate en Pekino, okazis plena kunveno de la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Reprezentantoj de la 13a TPK elektis, per anonima voĉdono, Xi Jinping kiel la prezidanton de la Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanton de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.



    Li Zhanshu estis elektita kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, kaj Wang Qishan, elektita kiel vicprezidanto de la la Ĉina Popola Respubliko.


    Wang Chen, Cao Jianming, Zhang Chunxian, Shen Yueyue, Ji Bingxuan, Arken Imirbaki, Wan Exiang, Chen Zhu, Wang Dongming, Padma Choling, Ding Zhongli, Hao Mingjin, Cai Dafeng kaj Wu Weihua estis elektitaj kiel vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la 13a TPK, kaj Yang Zhenwu, elektita kiel ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 13a TPK.


(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio