Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lianhe Zaobao: integriĝo de funkcioj de institucioj pri eksteraj aferoj estas "unu el la grandaj diplomatiaj aranĝoj de Ĉinio"
2018-03-18

Raportistoj en la 4-a plena kunveno de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso okazinta en la Popola Halo de Pekino, la 13-an de marto. Fotis Du Yang, raportisto de la Ĉina Novaĵ-agentejo. 


    Matene de la 13-a de marto la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis klarigon pri la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro. La reformo de institucioj pri eksteraj kaj financaj aferoj vekis atenton de eksterlandaj amaskomunikiloj.


    Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis, ke integriĝo de funkcioj de institucioj pri eksteraj aferoj estas "unu el la grandaj diplomatiaj aranĝoj de Ĉinio".


    La raporto substrekis, ke en la 13-a de marto la multe atentata projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al al Tutlanda Popola Kongreso por ekzameno, kaj la reformo koncernas pli ol 20 instituciojn sub la Ŝtata Konsilantaro. La tri nove fondotaj institucioj, nome ministerio de kulturo kaj turismo, ŝtata administracio por internacia kunlaboro kaj ŝtata administracio por elmigrintoj, servos por la ĝenerala diplomatia dispozicio de Ĉinio kaj por grandigo de ĉina influo.


Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio