Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia Impreso pri Ĉinio(II)
2018-03-17

   


    Justin Osburn: 


    One is historical. I mean, China is famous for being a country that has a lot of histories. A lot people tell me 5000 tousand years old. And I really like history, so when I went to China, I love the building that has a historical look to it. I love it and I think it looks really cool. A lot of history, I really enjoy that. 


    Unu afero estas historia. Mi volas diri, ke Ĉinio estas lando konata pro sia longa historio. Multaj homoj diris al mi, ke la historio de Ĉinio estas longe je pli ol 5000 jaroj. Persone, mi tre interesiĝas pri la historio. Kiam mi estis en Ĉinio, mi tre ŝatis konstruaĵojn, kiuj aspektas historiaj. Tio estis tre interesa. Mi preskaŭ obsediĝas pri la historio de Ĉinio. 


    Landon Fortenberry:


    Multaj ĉinaj junuloj interesiĝas pri usonaj filmoj kaj muziko. Ekzemple, mi ĵus aŭdis pri kelkaj novaj kantistoj, unu el ili estas nomata HIGHER BROTHERS. Ili venas el Sichuan, sed ili imitas la stilon de usona hip-hopo. Do mi pensas, ke junuloj en Ĉinio lernas aliajn kulturojn, kaj iomete ŝanĝas ilin por ke tiuj kulturoj estu adaptitaj al la ĉina kulturo. 


    Will


    Mi pensas, ke Ĉinio estas unika lando. Kvankam ĉiuj landoj estas unikaj, tamen la ĉina kulturo estas speciale unika. Bona ekzemplo estas Pekino. Pekino havas tiom multe da kulturaj aferoj, tiom multe da historio, kaj la urbo tiel multe evoluigis sin, sed tiuj aferoj ankaŭ konservas siajn proprajn historiajn elementojn. Laŭ mi, tio estas la plej grava punkto.


    Jeffrey Cohu: 


    Mi tre respektas la ĉinan kulturon. Mi pensas ke Ĉinio zorgas pri konservado de sia longa kultura orientiĝo, ĉar la historio en la lando estas multe pli longa ol la nia. Jen la diferenco rilate al Ĉinio, ĉar ĝi havas multajn tradiciojn kaj aliajn aferojn malantaŭ la rapida industriiĝo. Antikva kulturo apud ekonomia kresko, jen interesa miksaĵo. Tio estas unika diferenco inter Usono kaj Ĉinio: kiam ni spertis tiuspecan kreskon ni estis kvazaŭ kulture koloniigitaj de Eŭropo, ni ricevis influon de britoj, hispanoj, germanoj... Sed en Ĉinio oni havis multajn dinastiojn en la pasinteco. La 5000-jara historio estas tiom longa kaj intensa ke oni devas ĝin zorgeme konservi. 


 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio