Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chen Haosu: E-movado multe disvolviĝis en la pasintaj 40 jaroj en Ĉinio
2018-03-17

   


    La reformado kaj pordomalfermo en ĉinio daŭras jam kvardek jarojn, kaj dum tiu ĉi tempodaŭro okazis multe da ŝanĝiĝoj en la ekonomio kaj socio de ĉinio. Kian influon donas tiuj ŝanĝiĝoj al la Esperanto-movado?


    La ĉina Esperanto-movado iras jam pli ol cent jarojn de la komenco de la 20-a jarcento. En tiu ĉi procezo ĝi evoluis pli kaj pli kaj tenis tre intiman kontakton kun la situacio de la revolucia batalado en malsamaj historiaj periodoj. Portante sian respondecon kaj farante sian kontribuon por antaŭenpuŝi la revolucion kaj evoluadon de ĉinio, la movado mem gajnis evoluadon. Precipe la reformao kaj pordomalfermo de antaŭ 40 jaroj akcelis ĉinion en la novan hitorian periodon. Ankaŭ la Esperanto-movado gajnis ankoraŭ pli grandan kaj antaŭensaltan evoluadon. Jen la simbola ekzemplo: la ĉiuduajara landa Esperanto-kongreso, unuafoje okazinta en 1985. La pasintjara kongreso jam estis la 12-a landa kongreso. Krome, en la jaro 1986 okazis en ĉinio la 71-a Universala Kongreso de Esperanto. La Kongreso estis la unua Kongreso funkciigita de ĉinaj esperantistoj; poste en la jaro 2004 okazis en ĉinio la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La du kongresoj multe altigis la influon de la ĉina Esperanto-movado al la internacia.


    La Esperanto-movado, kiel fenestro por la interfluoj inter ĉinio kaj la mondo, ja ludas tre pozitivan rolon. Ekzemple, pli kaj pli da ĉinaj esperantistoj partopenas en la interfluado, elkulturiĝis pli kaj pli multaj junaj talentuloj, kiuj ludas sian rolon en la konkretaj kunlaboraj kampoj --- establiĝis pluraj fakaj asocioj rilate al ekonomio, komerco, kulturo, eduko kaj fervojo.


    Fervojo estas grava instrumento por la interkomunikado en la homa socio, kaj plie, estas parto de la intima kontaktado kun la moderna socio, ankaŭ la iniciato la "Vojo kaj zono" sin apogas sur la azi-eŭropan fervojon, ĉina-eŭropan fervojon kaj afrikan fervojon kaj ankaŭ la ĉina-sudorientazian fervojon.


    Kaj krome, la tradukado de multaj ĉinaj literatur-artaj verkoj alportas tre intiman kontaktadon inter la ĉina kulturo kaj la Esperanta. Oni povas kompreni la ĉinan kulturon pere de Esperanto, kaj la ĉina kulturo estas rekomendita al la internacia scenejo, dank' Esperanto.


    ĉiuj ĉi tiuj estas la atingoj akiritaj de ĉinio en la pasintaj 40 jaroj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio