Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Pekino traktas rubaĵojn?
2018-03-15


    Unu el la plej grandaj problemoj de la moderna civilizacio estas pli kaj pli multe produktataj rubaĵoj pro la progreso de la socio kaj la oportunigo de la ĉiutaga vivo.


    Ĉinio ne estas escepto, kaj la rapida ekonomia kresko de la lando pli kaj pli multigas la kvanton de rubaĵoj ankaŭ ĉi tie.


    Kiel oni traktas rubaĵojn en Ĉinio? Tio estas enigmo por multaj eksterlandanoj kiuj loĝas en Pekino, ĉar ĉi tie en Pekino en la urba centro ni ne vidas bruligajn centrojn de rubaĵoj, kiuj ekzistas en aliaj landoj.


    En tiu ĉi filmeto ni vizitos unu tian bruligan centron de rubaĵoj en Pekino - ĝi ne ekzistas en la urba centro sed en la periferia parto de la urbo.


    Do ni kune malmisterigu la traktadon de rubaĵoj en tiu ĉi grandega ĉefurbo de Ĉinio.


    La Biomas-energia Kompanio Shougang fondiĝis en aŭgusto 2010, kaj tiu ĉi bruligejo prove ekfunkciis en decembro 2013. Do la prilaborado de rubaĵoj ĉi tie daŭras jam pli ol 4 jarojn.


    Laŭ la anticipa konstru-projekto la bruligejo havas kapablon prilabori ĉiutage 3 mil tunojn da rubaĵoj kaj ĉiujare milionon da tunoj da rubaĵoj. Sed reale ĝi bruligas pli multe da rubaĵoj.


    Ĉu la nenocivo de rubaĵoj daŭras dum la tuta procezo de prilaboro?


    La prilabora procezo estas jena: unue rubistoj alportas ĉi tien rubaĵojn per rubkamionoj, kaj tiuj rubaĵoj estas rekte ĵetataj en la fermentejon, kaj poste transportataj al la forno. La tuta spaco uzata por la prilabora procezo estas hermeta, t.e. perfekte fermita, kaj malantaŭ la fenestrovitroj estas negativa mikro-aerpremo por ke odoro ne estu ellasita. Dum la bruligado la fumo estas traktata per senacidigo, senpolvigo kaj sennitrogenigo, kaj fine ellasita en la ĉirkaŭan aeron. Rubakvo, ekzemple likvaĵo ellasata dum fermentado, estas reciklata en nia bruligejo mem, kaj ne ellasata eksteren.


    En Ĉinio la koncerna normo postulas, ke la temperaturo de fornoj por bruligo de rubaĵoj ne devas esti malpli ol 850 celsiaj gradoj, kaj la tempodaŭro por restado de fumo ne devas esti malpli ol 2 sekundoj. Ĉe ni la varmo estas regata je ĉirkaŭ 1050 celsiaj gradoj, kaj la resta tempo de fumo certe plilongas ol 2 sekundoj. Do, en ĉi tia temperaturo la proporcio de lizita dioksino atingas 99.99%. Do ni povas diri, ke praktike la tuta kvanto de dioksino estas efike malkombinata, kaj antaŭ ol ellasi fumon, per fumpuriga sistemo, per aktiva karbono ni plie reduktas la kvanton de entenataj poluaĵoj. Tiel kiam la fumo estas ellasata, en ĝi apenaŭ restas dioksino.


    Tiu ĉi bruligejo estas sufiĉe pura! Ni jam informiĝis, ke tiu ĉi loko funkcias kiel elektrejo. Do kiom da elektro oni generas ĉi tie ĉiujare?


    La kvanto de elektro generata ĉi tie estas 380 milionoj da kilovathoroj laŭ la konstrua projekto, kiu difinas ke la bruligejo traktu milionon da tunoj da rubaĵoj jare. La bruligejo uzas parton de la totala kvanto de generata elektro, kaj la resto estas sendata en la elektran reton por uzado de la loĝantaro.


    Eble la elektro uzata de El Popola Ĉinio parte venas de tiu ĉi elektrejo!


    Sed restas jena demando: la rubaĵoj certe ne povas tute forbruliĝi, do kiel oni traktas la restaĵojn de la bruligitaj rubaĵoj?


    Kiel trakti la nebruligeblajn restaĵojn?


    La rubaĵoj de nia bruligejo venas de 7 distriktoj de Pekino. Inter tiuj rubaĵoj kuirejaj rubaĵoj okupas 26.96%, gumoj kaj plastoj 27.88%, paperoj 8.56%,vitraĵoj 4.18%, metaloj 0.65%, lignoj kaj bambuoj 5.13%, cindro kaj polvo 12.6%, fibroj 3.87%, brikoj kaj tegoloj 3.57%, kaj alispecaj 6.06%. La ĉi-supraj datumoj estas kalkulitaj laŭ la averaĝo de unu jaro.


    Post la bruligo de rubaĵoj restas cindro kaj polvo. Laŭ la aranĝo de la pekina registaro ni transdonas polvon, kiu estas klasifikata kiel danĝera rubaĵo, al speciala organizo respondeca pri ĝia traktado; ni transdonas al suba kompanio de Shougang pri resursoj cindron, kiu estas klasifikata kiel ordinara rubaĵo. Tiu ĉi kompanio prenas metalojn el la cindro kaj transdonas ilin kiel materialojn al la koncerna fabriko de Shougang, kiu prilaboras ĝin por ĝia reutiligo kiel materialo de ŝotro aŭ kiel tiu de akvotralasa briko.


    Nenio do estas forĵetata, bonege!


    Estas ankaŭ bone, ke la rapida ekonomia kreskado de Ĉinio alportas al la popolo altiĝon de la vivinivelo.


    Persone mi opinias, ke la rapida ekonomia kresko de Ĉinio, inkuzive de ĝia rapida urbanizado, konstante plialtigas la vivnivelon de la popolo, kaj produktas pli multe da rubaĵoj. Ankaŭ ĉe ni la kvanto de traktataj rubaĵoj pligrandiĝas: ekz. en 2015 ni prilaboris rubaĵojn je 1050 mil tunoj, kaj en 2016 je 1200 mil tunoj.


    Kiel malmultigi kaj eĉ utiligi la rubaĵojn, estas malfacila tasko kiun alfrontas la ĉina registaro. En la sekva filmeto ni klarigos tion al vi. Do, bonvolu atendi ĝian aperon!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio