Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TPK-reprezentanto: Starigo de Ministerio de Ekologia Medio helpos al konstruado de bela Ĉinio
2018-03-14

    La 13-an de marto la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al la unua sesio de la 13-a TPK. La projekto montras, ke post la reformo la ministerinivelaj institucioj malpliiĝis je ok, kaj vicministerinivelaj je sep, kaj fine estos 26 institucioj.


    Deng Xiaogang, TPK-reprezentanto kaj estro de Hainan-a Departemento pri Ekomedia Protekto, diris ke en la pasintaj jaroj la funkcioj de departementoj pri mediprotekto, forstumo, lando kaj konstruado de loĝdomoj estas fragmentaj, kaj tio kaŭzis malfacilon en regado de montoj, riveroj kaj maroj. La starigo de la Ministerio de Ekologia Medio perfektigis sistemojn pri administrado de la ekologia medio, estigis kunigan forton de mediprotekto kaj liveros fortan subtenon por konstruado de bela Ĉinio.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio