Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping substrekis profundan armea-civilan integriĝon
2018-03-14


    Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde akcentis, ke klopodoj devas esti faritaj por plifortigi armea-civilan kunlaboron kaj grandigi subtenon al realigo de la ĉina revo kaj la celo de konstruado de potenca armeo.



    Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li partoprenis en la plena kunveno de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj armita polico en la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).


    Li diris, ke praktiko de la strategio pri armea-civila integriĝo estas antaŭkondiĉo por konstruado de integritaj naciaj strategioj kaj strategiaj kapabloj kaj ankaŭ por realigo de la partia celo de konstruado de potenca armeo en la nova epoko.


    Li vokis antaŭenigi armean disvolvadon kun alta kvalito, alta efikeco kaj alta scienca kaj teknika nivelo kiel la kerno kaj rapidigi starigon de la moderna militpolitika sistemo.


(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio