Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-kurso por instruistoj denove okazigata en la Elementa Lernejo Baiyangshujie
2018-03-14


    En la 13-a de marto, la Elementa lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, en Ĉinio, okazigis esperantan kurson por la lernejaj instruistoj. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 20 personoj, el kiuj plejmulto estas junuloj diplomiĝintaj el universitato antaŭ unu aŭ du jaroj. Krome, ankaŭ kelkaj junaj patrinoj partoprenis ĝin kun intenco riĉigi siajn scion kaj vivon kaj helpi sian infanon en la lernado de Esperanto.


    Antaŭ la leciono Direktoro Wei Yubin (nove elektita prezidanto de ĈLEI ) faris kuraĝigan parolon esperante ke ili persistu en la lernado ĝis perfekte regi la lingvon. 


    La kurson gvidis Jatina (Zhang Yating), kiu esperantistiĝis antaŭ ses jaroj. Pasintjare ŝi estis rete elektita de Verda Reto kiel elstara esperantista junulo.


    Nun en la lernejo jam estas kvin instruistoj, kiuj instruas Esperanton. Pli ol 600 infanoj lernis kaj lernas nian lingvon kiel devigan aŭ nedevigan kurson. 


(Jatina)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio