Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis laŭtema diskutkunsido de la Liaoning-a Esperanto-Asocio
2018-03-13

    La 10-an de marto, en la urbo Fengcheng de la provinco Liaoning okazis laŭtema diskutkunsido de la Liaoning-a Esperanto-Asocio pri "Efektivigo de la temo de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ" kaj tiu pri la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Preskaŭ 40 membroj de la asocio ĉeestis la kunsidon. La kunsidon prezidis Jiao Xiyang, konstanta vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio.




    Liu Zhengkun, prezidanto de la asocio, laŭtlegis la parolon faritan de Chen Haosu, tiama prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, okaze de la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Li diris emfaze, ke esperantistoj ne devas forgesi la komencan idealon pri amikeco de la homaro kaj devas firme memori la mision por monda paco.


    La asocio invitis al la kunsido plurajn konatajn edukistojn kaj lingvistojn por kune diskuti pri la projekto de E-instruado en altlernejoj de Liaoning.


    La invititoj faris multajn proponojn, ekzemple malfermi centron pri E-kulturo en altlernejoj por nivelaltigo de tiu ĉi flanko; novigi la instru-metodon de Esperanto; trejnadi instruistojn. La diskutado vastigis la rigardojn kaj profundigis la konon de la ĉeestintoj. Unueco, altefiko, praktikeblo kaj kreiveco estis la trajtoj de la ĉi-foja kunsido.


    En la kunsido prezidanto Liu Zhengkun ankaŭ disdonis diplomojn al tiuj kiuj estis premiitaj de ĈEL kiel kontribuintoj en la 12-a kongreso, kaj ĉiuj gratulis al ili.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio