Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
10 pensigaj frazoj de Xi Jinping pri konstitucio
2018-03-13


    Posttagmeze de la 11-a de marto en la Popola Halo de Pekino okazis la 3-a plena kunsido de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Dum la kunsido la amendo al ĉina konstitucio estis voĉdone aprobita.


    Ekde 2012, post okazo de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris serion da gravaj paroladoj pri konstitucio, dum regado de Ĉinio. Inter ili estas multaj frazoj koncizaj kaj ampleksaj, ŝlosilotrafaj kaj saĝigaj. Ni kune lernu tiujn frazojn.


    1. Konstitucio estas fundamento de leĝoj de la ŝtato, ĝenerala regularo por administri la landon kaj sekurigi ĝin, kaj ĝi estas ankaŭ koncentrita spegulo de la voloj de la partio kaj la popolo. 


    2. Konstitucio havas la plej altajn leĝajn pozicion, aŭtoritaton kaj efikecon.


    3. Ĉiuflanka plenumado de konstitucio estas la ĉefa tasko kaj fundamenta laboro por konstrui la laŭleĝ-regadan socialisman landon.


    4. Ĉina konstitucio estas bona konstitucio, kiu konformas al la kondiĉoj kaj praktikoj de la lando, kaj al postulo de la epoka disvolvo. Ĝi estas ankaŭ fundamenta jura garantio por ke Ĉinio kaj ĉinoj eltenu diversajn malfacilojn kaj elprovojn de riskoj, kaj antaŭeniradu sur la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj.


    5. Konstitucio havas longan vivforton nur se ĝi senĉese adaptiĝas al nova situacio, asimilas novajn spertojn kaj akceptas novajn rezultojn.


    6. La partio devas respekti kaj plenumi konstitucion, gvidi popolanojn ellabori kaj efektivigi konstitucion kaj leĝojn, kaj persisti en agado laŭ konstitucio kaj leĝoj. 


    7. La vivo de konstitucio estas en plenumado kaj ĝia aŭtoritato ankaŭ estas en plenumado.


    8. Persisto en laŭleĝa ŝtat-regado unue devas persisti en laŭkonstitucia regado, kaj persisto en laŭleĝa plenumado de regpotenco unue devas persisti en plenumado de regpotenco laŭ konstitucio.


    9. Bazaj rajtoj kaj devoj de civitanoj estas kerna enhavo de konstitucio, kaj konstitucio estas radikala garantio por ke ĉiu civitano ĝuu rajtojn kaj plenumu devojn. 


    10. Ĉina konstitucio estas ĝenerala regularo por ŝtata regado. Ĝi devas enkorpigi la historiajn progresojn de la partiaj kaj popolaj aferoj, devas senĉese perfektiĝi kaj disvolviĝi, kun la konstruado de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, farata de popolamasoj kaj gvidata de la partio.  


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

   


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio