Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: brilaj punktoj de ĉina diplomatio en 2018
2018-03-11

Je la 10-a horo de la 8-a de marto en la Media-Centro, la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso okazigis gazetaran konferencon, kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respondis demandojn de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj pri eksteraj politikoj de Ĉinio kaj ĝiaj rilatoj kun aliaj landoj. (Foto farita de Chen Jie el Xinhua-a Novaĵagentejo)


    La 8-an de marto ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respondis demandojn de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj pri eksteraj politikoj de Ĉinio kaj ĝiaj rilatoj kun aliaj landoj. Li diris, ke brilaj punktoj de ĉina diplomatio en la kuranta jaro estos kvar aktivaĵoj en Ĉinio.


    Brilaj punktoj de ĉina diplomatio en 2018


    La unua estos jarkunveno de Boao-Forumo por Azio kun la temo de reformo kaj pordomalfermo, kiu okazos aprile en Hainan. Okaze de la 40-a datreveno de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio, la ĉi-foja kunveno resumos sukcesajn spertojn de reformo kaj pordomalfermo kaj montros la novan perspektivon pri profundigo de reformo kaj pligrandigo de pordomalfermo en la nova etapo.


    La dua estos pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por daŭrigi kaj disvolvi "ŝanhajan spiriton", okazonta en Qingdao en junio. Post multiĝo de siaj membroj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo relernos la "ŝanhajan spiriton" pri reciprokaj fido kaj profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al diversaj civilizacioj kaj klopodo por komuna disvolvo, kaj komencos novan vojaĝon por evoluigi kaj plifortigi la organizon. 



    La tria estos pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kun la temo "La Zono kaj Vojo", okazonta en Pekino en septembro. Amikoj el Afriko kaptos la ŝancon de la ĉi-foja pintkunveno por ĉiuflanke partopreni en konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj aldoni novan movforton al la ĉiuflanka strategia partnereco inter Ĉinio kaj Afriko.


    La kvara estos Ĉina Internacia Foiro pri Importado por malfermo de merkato, kiu unuafoje okazos en Ŝanhajo en novembro. Ĉinio malfermos siajn brakojn al la mondo, prezentos la potencialan forton de ĉina merkato, kaj bonvenigos diversajn landojn partopreni kaj dividi novajn ŝancojn de ĉina disvolvo.


Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio