Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: Ĉinio bonvenigas afrikajn fratojn kaj fratinojn plue preni la ekspresan trajnon de ĉina disvolvo
2018-03-10

    Matene de la 8a de marto en la Media-Centro la unua sesio de la 13a TPK okazigis gazetaran konferencon, kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respondis demandojn pri ĉinaj eksteraj politikoj kaj eksteraj rilatoj.


    Responde al demando pri tio, ke Ĉinio refoje gastigos Pintkunvenon de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, Wang diris, ke Ĉinio estas bona frato kaj bona partnero de afrikaj landoj.



    Afriko alfrontas du taskojn: konservi pacon kaj sekurecon kaj antaŭenigi vigligon kaj disvolvon. Ĉinio pliigos mediacion pri fokusaj temoj de Afriko laŭ la praktikaj bezonoj de afrikaj landoj, fortigos kunlaboron kun afrikaj landoj en batalo kontraŭ terorismo kaj piratoj, prevento kaj redukto de katastrofoj kaj aliaj sekurecaj kampoj por altigi plu ilian kapablon por konservi pacon kaj sekurecon.


    Samtempe, Afriko estas nemalhavebla parto en la nova vojaĝo por kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. Ĉinio bonvenigas afrikajn fratojn kaj fratinojn plue preni la ekspresan trajnon de ĉina disvolvo.


    En septembro de ĉi tiu jaro, la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro okazos en Ĉinio. Rilataj ŝtatestroj denove renkontiĝos en Pekino post 12 jaroj kaj diskutos pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la nova epoko.


    La pintkunveno temos pri kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo", akcelos integriĝon de "La Zono kaj Vojo" kun "Tagordo en 2063" de Afrika Unio kaj kun disvolvaj planoj de diversaj afrikaj landoj por ke ĉina-afrika kunlaboro havu la flugilon de "La Zono kaj Vojo" kaj flugu pli alte kaj pli fore.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio