Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri leĝoj pri fremdlanda investo estos kombinitaj
2018-03-09


    Matene de la 4a de marto en la Popola Halo la unua sesio de la 13a TPK okazigis gazetaran konferencon.


    Proparolanto de la sesio Zhang Yesui diris, ke por konformi al la postulo pri konstruado de malferma nova ekonomia sistemo, la Konstanta Komitato de TPK planas kombini la antaŭajn tri leĝojn pri fremdlanda investo en unu novan por pligrandigi kaj protekti investon de fremdlandanoj.


    La celoj estas: unue, sekvi malferman disvolvon, efektivigi la strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, kaj plenumi politikon pri altnivela komerco kaj libera facila investo; due, kunigi "iri eksterlanden" kaj "enkonduki en Ĉinion" kaj grandskale larĝigi la merkatan enir-permeson; trie, krei travideblan, stabilan kaj anticipeblan invest-medion por protekti la laŭleĝajn trajtojn kaj interesojn de fremdlandaj firmaoj por investo; kvare, havigi al fremdlandaj komercistoj kondiĉojn de civitana traktado kaj krei merkatan medion por justa konkuro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio