Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internaciaj opinioj atentas gravajn signalojn el la raporto pri laboroj de la ĉina registaro
2018-03-08

La 5-an de marto la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang raportis pri registaraj laboroj. Fotis Yao Dawei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


    La 5-an de marto en la inaŭguro de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Li Keqiang raportis pri laboroj de la registaro. Li retrorigardis laborojn en la pasintaj 5 jaroj kaj faris aranĝojn pri laboroj en 2018. La raporto vekis multan atenton de ĉefaj amaskomunikiloj diverslandaj, kiuj opinias, ke ĝi estas agad-projekto de Ĉinio por efektivigi la ĉeftemon de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.


    La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis pri ĉefaj punktoj de la laborraporto opiniante, ke stabila kreskado de la ĉina ekonomio estos ŝlosilo por realigi la "du centjarajn celojn".


    Usona Associated Press raportis ĉefe pri ĉinaj rimedoj por plu antaŭenpuŝi reformadon de proviz-flanka strukturo kaj rapidigi progreson de fabrik-industrio menciitaj en la laborraporto. Ĝi raportis ankaŭ, ke Ĉinio plu evoluigos integran cirkviton, la 5a-generacian moveblan telekomunikadon, aviadilan motoron, novenergian veturilon kaj aliajn industriojn.


    La artikolo de la rusa novaĵ-agentejo Russia Today atentas ĉefe ĉinan politikon pri malfermo, precipe metodojn por stimuli investojn de fremdlandaj komercistoj. La artikolo rimarkigis, ke Ĉinio komplete malfermos ordinaran fabrik-industrion, pligrandigos malfermon de telekomunikado, medicino, edukado, vivtenado de maljunuloj, novenergiaj veturiloj kaj aliaj kampoj, kaj permesos prokrastan pagon de impostoj al tiuj eksterlandaj investantoj, kiuj faris reinveston de profitoj akiritaj en Ĉinio.


    Nihon Keizai Shimbun, Asahi Shimbun, Mainichi Shimbun, Tokyo Shimbun kaj aliaj ĉefaj amaskomunikiloj de Japanio, en reliefa loko, aperigis artikolojn pri la inaŭguro de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso kaj pri la laborraporto de la ĉina registaro. La novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke la ĉina ekonomio sin turnas de altrapida kresko al altkvalita disvolvo.


    Vjetnama Televida Stacio diskonigis, ke la ĉina registaro planas realigi la celon pri kresko de la malneta enlanda produkto je 6,5%, difinis la kreskon de la konsumantara prezindico je ĉirkaŭ 3%, intencas liveri pli ol 11 milionojn da novaj laborpostenoj, bremsi enketitan senlaborecon en urboj kaj urbetoj sub 5,5% kaj tiun registritan sub 4,5%; Ĉinio disvolviĝos atentante pri kvalito, kaj tiuj celoj estas raciaj. 


    Sudkorea novaĵ-agentejo Newsis raportis, ke la ĉina registaro difinis, ke ĉi-jare la malneta enlanda produkto kreskos je ĉirkaŭ 6,5%, kio reflektis ŝanĝon de ĉina ekonomia disvolvo de "kvanto" al "kvalito" por plu realigi daŭripovan disvolvon. Samtempe la ĉina registaro planas regi deficiton je 2,6%, malkresko je 0,4% kompare kun tiu buĝetita en la pasinta jaro. Tio montras ĉinan decidemon serĉi stabilan kreskon.


    Tajlanda Nacia Televida Stacio atentas ĉinan reformon pri imposto menciitan en la laborraporto de la ĉina registaro, opiniante ke redukti impostojn de produktaj kaj transportaj departementoj kaj reformado pri aliaj impostoj utilos al disvolvo de mez- kaj malgrandaj entreprenoj.


    Aŭstralia Financial Review diskonigis, ke la raporto pri laboroj de la ĉina registaro estas grava fenestro por koni ekonomian evoluon de Ĉinio kaj ĝian reformon en la venonta jaro. Kiel eksportanto de ĉefaj ferminaĵoj kaj karbo, Aŭstralio speciale atentas ĉinajn metodojn por senleviligo kaj reduktado de superflua produkt-kapablo.


    Singapura televido Channel NewsAsia dissendis parton de la laborraporto, kaj precipe menciis, ke Ĉinio firme antaŭenigos ekonomian tutmondiĝon, konservos liberan komercon kaj volas kune kun rilataj flankoj akceli traktadon pri multflanka komerco. (Raportis Xu Haijing, Lu Rui, Li Xiaoyu, Jiang Qiaomei, Wang Di, Tao Jun kaj Yang Zhou)


Redaktoro: Niu Xueqin



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio