Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sojlo de laŭenspeza imposto estos de 7 000 aŭ 10 000 juanoj?
2018-03-07

    La frazo "altigo de sojlo de laŭenspeza imposto" farita de ĉina ĉefministro Li Keqiang en la raporto pri registara laboro vekis vastan atenton.


    Ĉinio refoje ĝustigas laŭenspezan imposton post sep jaroj.


    Dum la du sesioj multaj reprezentantoj de TPK kaj membroj de la tutlanda komitato de ĈPPIK parolas pri la afero.


    Sun Ruibiao, membro de la tutlanda komitato de ĈPPIK kaj vicestro de Ŝtata Administracio de Imposto, diris, ke tio estas bona novaĵo por junuloj, kiuj havas infanojn, tamen la tempo de efektivigo estos decidita de sankcio de leĝfara organizo, kaj ne dependas de registara departemento.


    Kelkaj reprezentantoj de TPK kaj membroj de la tutlanda komitato de ĈPPIK proponis, ke oni pagu imposton ekde 7 000 juanoj, dum aliaj sugestis ekde 10 000 juanoj.


    Kiel oni decidas la sojlon de laŭenspeza imposto?



    Liu Shangxi, membro de la tutlanda komitato de ĈPPIK kaj ĉefo de Ĉina Akademio de Fiskaj Sciencoj, diris: "La decido estas surbaze de vivkosto de la popolo kaj speciala dekalkulo por montri personecon."


    En la lasta ĝustigo, la sojlo komence estis fiksita ĉe 3 000 juanoj. Fine ĝi estis difinita ĉe 3 500 juanoj dum leĝfaro de TPK. Ĉu simila afero okazos ĉi-foje?


    "Post mezurado oni elmetos la ciferon al TPK, kaj la proceso estas kompleksa. Tamen la cifero estos nur bazo, kaj ĝi estos ŝanĝita laŭ opinioj de diversaj flankoj. Se ĉiuj pensas, ke necesos pliigi la ciferon, oni altigos la sojlon surbaze de la mezurado," diris Liu, "estas bone, se la plej granda komuna divizoro estas formita kaj agnoskita de plimulto da homoj. Post sankcio de leĝfaro, oni efektivigos la planon."


    De la antaŭaj ĝustigoj, unu el la bazaj deirpunktoj estas garantii la bazan vivnivelon de ordinaraj homoj, konsiderante iliajn loĝadon, edukadon kaj kuracadon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio