Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Disvolv-celoj por la kuranta jaro
2018-03-06

    Matene de la 5a de marto okazis malferma kunveno de la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang prezentis la raporton pri la registara laboro.


    En la raporto Li difinis la ĉefajn disvolv-celojn por la kuranta jaro:


    La kresko de la malneta enlanda produkto estos je ĉirkaŭ 6,5%;


    La kresko de la konsumantara prezindico estos je ĉirkaŭ 3%;


    Pli ol 11 milionoj da novaj laborpostenoj estos liveritaj al homoj en urboj kaj urbetoj. La esplorita urba senlaboreco estas projektita sub 5,5%, kaj la registrita urba senlaboreco sub 4,5%;


    Fundamente sinkroniĝos la kresko de civitanaj enspezoj kaj la ekonomia kresko;


    Importo kaj eksporto estos stabilaj kaj pliboniĝos, kaj la internaciaj enspezoj kaj elspezoj estos fundamente ekvilibraj;


    Energikonsumo po unuo de la malneta enlanda produkto estos reduktita je pli ol 3%, kaj la ellaso de ĉefaj poluaĵoj estos plu reduktita;


    La reformo de proviz-flanka strukturo akiros substancan atingon;


    Procento de makrolevilo estos konservita relative stabila;


    Diversaj riskoj estos preventitaj kaj regitaj orde kaj efike.


    Li diris, ke la supre menciitaj celoj konsideras la bezonon por venko en konstruado de bonhava socio en ĉiuj aspektoj, kaj ili konformas al la realo, ke la ĉina ekonomio orientas sin de altrapida kresko ĝis altkvalita disvolvo.


    Rilate al ekonomiaj fundamentoj kaj sorbo de laborfortoj, la kreskocelo de 6,5% povas efektivigi relative plenan dungiĝon.


    La esplorita urba senlaboreco kovras konstantajn loĝantojn, inkluzive de elkamparaj laboruloj, en urboj kaj urbetoj. Ĉi-jare la esplorita urba senlaboreco estas unuafoje prenita kiel unu el la celoj por pli bone montri dungiĝon kaj enkorpigi postulon pri dividebla evoluo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio