Tagordo de la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso |
2018-03-05 |
La unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) inaŭguriĝis matene de la 5a de marto, kaj fermiĝos en la mateno de la 20a de marto. La sesio daŭros 15 tagojn kaj duonon. Dek aferoj Dum la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, oni faros dek aferojn laŭ la tagordo: Ekzameni la raporton pri registara laboro Ekzameni la raporton pri plano Ekzameni la raporton pri buĝeto Ekzameni la projekton de amendo al la konstitucio Ekzameni la projekton de la leĝo pri kontrolo Ekzameni la raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de TPK Ekzameni la laborraporton de la Plej Supera Popola Juĝejo Ekzameni la laborraporton de la Plej Supera Popola Prokurorejo Ekzameni la planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro Elekti kaj nomumi membrojn de la ŝtataj organoj 14 gazetaraj konferencoj Dum la sesio okazos entute 14 gazetaraj konferencoj. Respondeculoj de speciala komitato kaj konstanta komitato de TPK respondos demandojn pri leĝfarado kaj kontrolo, kaj ĉefaj respondeculoj el koncernaj ministerioj de la Ŝtata Konsilantaro respondos demandojn pri aferoj zorgataj de la popolo en disvolvo de la ekonomia socio. Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |