Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso
2018-03-05


    La unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso inaŭguriĝis je la naŭa horo de la 5a de marto, kaj fermiĝos en la mateno de la 20a de marto. La sesio daŭros 15 tagojn kaj duonon.


    En la malferma kunveno ĉina ĉefministro Li Keqiang raportis pri la registara laboro.


    Laboro en la lastaj kvin jaroj


    Li diris, ke en la lastaj kvin jaroj la ekonomio saltis sur novan etaĝon.


    La malneta enlanda produkto pliiĝis de 54 duilionoj da juanoj ĝis 82,7 duilionoj da juanoj, kun jaraveraĝa kresko de 7,1%, okupante de 11,4% de la monda ekonomio ĝis 15%, kaj kontribuis je pli ol 30% al la kresko de la monda ekonomio.


    Financaj enspezoj pliiĝis de 11,7 duilionoj da juanoj ĝis 17,3 duilionoj da juanoj.


    La kresko de la konsumantara prezindico estis konservita en malalta nivelo, je 1,9% jare.


    Pli ol 66 milionoj da homoj estis nove dungitaj, kaj Ĉinio kun pli ol 1,3 miliardoj da loĝantoj efektivigis relative plenan dungigon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio