Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alvenos trajno kun rapido de 400 km/hore
2018-02-28

    La 26an de februaro en la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazis gazetara konferenco pri progreso kaj atingoj de scienco kaj teknologio. Ding Rongjun, akademiano de la Ĉina Akademio pri Inĝenierio, diris, ke Ĉinio esploras altrapidan trajnon ŝpurovarian kun rapido de 400 kilometroj hore kaj maglevon kun rapido de 600 kilometroj hore.


    Inteligenta altrapida trajno



    Xinhua-novaĵagentejo raportis en la 26a de februaro, ke la esploro de altrapida trajno de Ĉinio eniras en "senhoman regionon" de novigo. Nun la pokapa energikonsumo de la altrapida trajno Fuxing estas reduktita je 17% kompare al tiu de la altrapida trajno Hexie, 84% de la teknikoj de Fuxing estas disvolvitaj laŭ ĉinaj normoj, kaj pli ol mil patentaĵoj konsistigas la teknikan sistemon de Fuxing...


    "La trajno Fuxing estas pli larĝa, hela, komforta kaj rapida ol Hexie, kaj ĝia telefona signalo pliboniĝas."


    Ding kaj lia teamo ne planas ĉesigi la laboron. Li diris: "Ni esploras kiel aldoni plurmedion al la trajno. Estonte en tia trajno oni espereble sidos kiel en hejma kinejo, kaj ĝia fenestro fariĝos elektronika ekrano. Oni forgesos lacecon de vojaĝo enirinte la trajnon."


    Trajnoj kuros 400-600 km/hore


Interne de trajno Fuxing. Fotis Shi Jiamin, raportisto de Popol-Retejo.


    Altrapida trajno kun artefarita inteligento rapide kuras al ni.


    "Antaŭe ni sekvis aliajn, nun ni kuras ŝultro ĉe ŝultro kun aliaj, kaj estonte ni gvidos la kampon." Ding diris, ke daŭrmagnet-pelita sistemo estis muntita en la trajno kaj estas ekzamenata, kaj ĝi estos utiligota en la kampoj de teknikoj pri veturado aŭtomata kaj senpilota.


    Krom altrapida trajno, rapide disvolviĝas ankaŭ maglevo. La centra televidstacio de Ĉinio raportis la novaĵon, ke en la 25a de januaro la projekto pri tekniko de trafika sistemo por altrapida maglevo estis aprobita de fakuloj en Qingdao.


    Laŭplane, unuvagona modelo estos fabrikita en 2018, kaj modelo de altrapida magleva vagonaro kun rapido de 600 km/hore estos fabrikita en 2020. Baldaŭ altrapidaj maglevaj trajnoj kaj Fuxing kune kuros por pasaĝertransportado dum la Printempa Festo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio