Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forta frosto atakas Eŭropon
2018-02-28


    La 26-an de februaro multaj lokoj de Eŭropo estis trafitaj de forta neĝo, kaj la temperaturo atingis la plej malaltan punkton ĉi-vintre: la minejoj en Albanio ne povis funkcii, ĉiuj lernejoj de Rumanio fermiĝis almenaŭ dum du tagoj, kaj Germanio kaj Rusio estis atakitaj de la plej malalta temperaturo. La neĝado ĝenis ankaŭ la trafikon, ne nur tiun de ŝoseoj, sed ankaŭ tiujn de fervojoj kaj aerlinioj.




    La Monda Meteologia Organizo anoncis, ke la frosto daŭros en Eŭropo. Iuj regionoj en suda Eŭropo havos la plej malaltan temperaturon, kiu estos sub nulo. La organizo analizis, ke tio estas pro tio, ke fortaj ventoj puŝis suden la malvarman aeron, kiu antaŭe estis "katenita" en la ĉielo super la nord-polusa regiono. En la lastaj jaroj simila fenomeno okazis ankaŭ en Nord-Ameriko.





Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio