Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina granda pando premiita en Japanio
2018-02-27


    La 23-an de februaro la Japana Bestoprotekta Asocio publikigis en sia retejo la rezulton de la 10-a Granda Premio de Bestoj en Japanio. La elektoproceduro estis komencita en decembro 2017, kaj post kelkmonata pritaksado la ĉina granda pando Yongming gajnis la plej altan premion.



    En la publikigita anonco la juĝistaro jene klarigas sian elekton: kiel partoprenanto en la unua projekto de Ĉinio por internacia kunlaboro pri protektado de grandaj pandoj, Yongming forlasis la Esplorbazon por Reproduktado de Grandaj Pandoj en Sichuan, Ĉinio, kaj venis al Japanio, kaj de tiam ludas pozitivan rolon por protektado kaj reproduktado de grandaj pandoj, kaj por la kampanjo en Japanio alvokanta al la publiko zorgi pri endanĝerigitaj sovaĝaj bestoj kaj la natura medio.


    La premidona ceremonio okazos en la 15-a de marto.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio