La Monda Konferenco de Movebla Komunikado inaŭguriĝis en Barcelono |
2018-02-27 |
La 26-an de februaro en Barcelono, Hispanio, inaŭguriĝis la 4-taga Monda Konferenco de Movebla Komunikado. Laŭ raportoj de fremdlandaj amaskomunikiloj, la 5a-generacia interreto estas la fokuso de la ĉi-foja konferenco, kaj altranguloj de la koncerna industrio havos specialan pintkunvenon pri tiu temo. La Monda Konferenco de Movebla Komunikado, kiu okazas ĉiu-jare, estas organizata de la Tutmonda Asocio por Movebla Komunikado, kiel grava platformo por montri teknologiojn de movebla komunikado kaj fari interŝanĝojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |