Plenuma direktoro de la Internacia Agentejo pri Energio: anstataŭ Usono Ĉinio fariĝos la plej granda lando de nuklea energio |
2018-02-26 |
Lastatempe Fatih Birol, plenuma direktoro de la Internacia Agentejo pri Energio, rimarkigis ke kun la disvolviĝo de Ĉinio en la kampo de nuklea energio, anstataŭ Usono Ĉinio fariĝos la plej granda lando de nuklea energio en la tuta mondo. Laŭ la usona financa amaskomunikilo MarketWatch, Fatih Birol diris, ke en Ĉinio estas ĉirkaŭ triono de la nun konstruataj nukleaj centraloj de la mondo. Laŭraporte li ankaŭ antaŭvidis, ke en 2030 Ĉinio superos Usonon kaj fariĝos la plej granda lando de tiuspeca energio en la tuta mondo. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |