Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 14-jara "penso por ĉiu tago" en londona metrostacio inspirita el ĉina filozofio
2018-02-24

    Esperantistoj kiuj loĝas en Londono, ĉu vi jam rimarkis, ke en multaj metroaj stacioj de la urbo estas kutimo ĉiutage skribi ion sur la tabulo ĉe la enirejo de la stacio kiel "penso por ĉiu tago". Tiuj frazoj estas pripensindaj kaj portempe haltigas pasaĝerojn. Oni diras, ke la kutimo jam daŭras 14 jarojn.



    La metrostacio Oval de Londono la unua komencis fari tion, kaj la inspiro venis de la ĉina klasikaĵo Dao De Jing verkita de de Laŭzi. BBC publikigis artikolon pri tio en la 5-a de februaro, kaj sekve ĉina amaskomunikilo faris koncernan filmeton.



    Tion iniciatis 59-jara Anthony Gentles, direktoro pri pasaĝer-servado ĉe la stacio Oval. Dao De Jing estas la libro plej ŝatata de li, kaj la ĉina filozofio kaj la kerno de taoismo priskribitaj en la libro igas lin longe pripensadi. Do, li decidis skribi aforismon por kuraĝigi la pasaĝerojn, pensante, ke "se la libro povas pensigi min, eble ĝi ankaŭ helpos la pasaĝerojn almenaŭ portempe forgesi la ĝenaĵojn kiuj persistas en lia aŭ ŝia cerbo."



    Komence de la jaro 2018, la frazo el Dao De Jing "Vojaĝo de mil lioj komenciĝas per la unua paŝo" denove aperis sur la tabulo de la stacio Oval.


    La libro jam havas Esperantan version tradukitan de s-ro Wang Chongfang, ĉina veterana esperantisto. Tiu ĉi versio estas eldonita de la Fremdlingva Eldonejo kiel paralela eldono ĉina-Esperanta.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio