Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brita tagĵurnalo proponas al Britio bonvenigi ĉinajn turistojn uzante britajn hundojn
2018-02-24


    La 20-an de februaro la brita tagĵurnalo The Independent publikigis artikolon, en kiu la verkinto skribis, ke en la Hunda Jaro Britio devas utiligi britajn hundojn por allogi ĉinojn. La verkinto rimarkigis, ke okaze de la Printempa Festo 6.5 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden por turismo, kaj laŭ anticipaj kalkuloj la totala sumo de ilia konsumado atingis 10 miliardojn da usonaj dolaroj nur en la unua semajno de la festo. Por la brita turisma industrio, do, la Hunda Jaro reprezentas specialan kaj nepreterlaseblan ŝancon.



    La verkinto diris, ke por ĉinoj hundo simbolas sincerecon, amikecon, lojalecon, saĝon kaj respondecon. Ĉiu el tiuj ĉi bonaj ecoj de la hundo fakte troveblas en britaj kulturo kaj firmaoj. Do, kial britoj ne utiligu ilin kaj ankaŭ tiajn "britajn markojn" kiaj "Bulldog" kaj "Welsh Corgi" por fari koncernan komercon al ĉinoj?


    Krome, Britio devas utiligi ankaŭ ĝustajn platformojn kaj kanalojn. Ĉinaj turistoj kutime uzas kelkajn platformojn antaŭ aranĝo de siaj ferioj. Do por Britio indas fari sin pli aktiva en tiaj platformoj kaj eĉ fari kunagojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio