Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Sekureco en Ĉinio" multe diskutata rete
2018-02-24

Afiŝo de Ruĝmara Operaco


    Dum la ĵus pasinta Printempa Festo, la ag-filmo Ruĝmara Operaco pri revenigo de ĉinoj el fremda lando fare de ĉina mararmeo, ricevis multajn aplaŭdojn. Samtempe la temo pri sekureco en Ĉinio vekas varman diskuton de retanoj ĉinaj kaj eksterlandaj.


    Kiom sekura estas Ĉinio?


    "Kiom sekura estas Ĉinio?" Tio estas ofte diskutata temo de fremdlandaj retanoj.


    Multaj fremdlandanoj, kiuj vizitis Ĉinion, opinias, ke ĝi estas tre sekura lando. En Ĉinio oni povas unuope viziti manĝejojn dum nokto kaj nenion timi surstrate, kaj oni povas lasi neplenaĝulon sole preni aŭtobusojn.


    "Mi vojaĝis en multaj landoj. Mi sincere pensas, ke Ĉinio estas modelo de 'sekura haveno'. En socia sekureco kaj batalo kontraŭ krimo, Ĉinio jam fariĝis la monda gvidanto," diris vicĝenerala sekretario de Sudafrika-Ĉina Asocio por Popola Amikeco.


Qianmen-strato de Pekino


    Kunlaboro kun aliaj landoj


    Ĝis nun, Ĉinio starigis intimajn rilatojn de leĝplenuma kunlaboro kun 113 landoj, estigis 129 duflankajn kaj plurflankajn kunlaborajn mekanismojn kaj 96 kontaktliniojn, kaj subskribis preskaŭ 400 diversajn dokumentojn pri kunlaboro kun policoj pri internaj aferoj de pli ol 60 landoj.


    Antaŭ nelonge finiĝis la 54a Munkena Konferenco pri Sekureco. En la speciala numero de la germana ĵurnalo Deutschland Times pri la konferenco, enhavoj pri Ĉinio okupas sep paĝojn el 43; en subforumo de la konferenco Robert Zoellick, eksa ĉefo de la Monda Banko, dekkelk-foje menciis Ĉinion.


    "Paca disvolvado, kunlaboro kaj kungajno estas la fluo de la epoko kaj tendenco de la mondo." La sekureco de Ĉinio ne nur utilas al disvolvo de la lando, sed ankaŭ povas konservi la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj eĉ la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio