Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol 500 konfuceaj institutoj starigitaj en 13 jaroj
2018-02-22

    Ekde 2004, kiam la monde unua Konfucea Instituto estis starigita en Uzbekio, ĝis nun estis fonditaj 525 konfuceaj institutoj kaj 1 113 konfuceaj kursoj en 146 landoj kaj regionoj. La Konfucea Instituto jam fariĝis platformo por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.


Lerno de kaligrafio en Konfucea Instituto


    Pro disvolviĝo de la ĉina ekonomio, furoras tutmonde lernado de la ĉina lingvo. Konfuceaj institutoj helpas la mondan disvastiĝon de la ĉina lingvo.


    Hu Xiaoyan, instruisto el Hubei-a Universitato, kiu laboris tri jarojn en la Konfucea Instituto sub la Memfisa Universitato en Usono, diris, ke inter ŝiaj lernantoj estis kaj infanoj kaj maljunuloj, kaj la plejparto estis junuloj. Unu el ili lernis la ĉinan lingvon pro ŝato de la "Tri Regnoj".


    Komence la lernantoj skribis la ĉinajn ideogramojn kvazaŭ ili estis farantaj pentraĵojn, kaj poste ili fariĝis lertaj pri farado de strekoj laŭ la ordo. Iuj aliĝis al la teamo de drakodanco de la instituto.


    Ŝi pensas, ke malantaŭ la entuziasmo estas scivolemo pri la ĉina kulturo, kaj scivolemo estigas interŝanĝojn.


La 12an de decembro 2017 en Xi'an de Ĉinio okazis la 12a Monda Konferenco de Konfucea Instituto. Ĉeestantoj spertis te-ceremonion. Fotis raportisto Zhang Yuan el Ĉina Novaĵagentejo.


    Ekde sia fondiĝo la Konfucea Instituto ludas la rolon de ambasadoro de la ĉina kulturo ekster Ĉinio. Krom la lingvokurso, ankaŭ teceremonio, kaligrafio, pentrado, tradicia ĉina luktarto, drakodanco, leonodanco ktp. estas vaste ŝatataj.


    En 2017, pli ol 12,7 milionoj da homoj partoprenis kulturajn agadojn en konfuceaj institutoj en multaj landoj kaj regionoj, kaj ankaŭ tiuj konfuceaj institutoj estis invititaj al diversaj internaciaj kulturaj festivaloj.


Redaktoro: Liu Zijia



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio