Japanio certigis ke la pintkunveno de G20 en 2019 okazos en Osako |
2018-02-22 |
La 21-an de februaro Yoshihide Suga, ĝenerala sekretario de la japana kabineto, anoncis, ke la venontjara pintkunveno de G20 okazos en Osako. Tio estos la unua fojo por Japanio gastigi tiun ĉi pintkunvenon. Pri la kialo elekti Osakon kiel kunvenurbo, Yoshihide Suga klarigis, ke la urbo gastigis la pintkunvenon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li anoncis ankaŭ, ke Fukuoka gastigos la Konferencon de Financaj Ministroj kaj Estroj de Ŝtataj Centraj Bankoj de la Grupo 20. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |