Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunlueblaj aŭtoj en mez- kaj malgrandaj ĉinaj urboj
2018-02-20


    Lastatempe en la urbo Liuzhou de Guangxi en suda Ĉinio estis aldonitaj pli ol mil kunlueblaj aŭtoj por uzo de lokanoj. Por diskonigo, lokanoj povas ricevi tri-horan senpagan aŭtoluon se ili skanas la dudimensian kodon sur la aŭto kaj registras sin laŭ postulo. Nuntempe pli ol 4 000 homoj estis registritaj.


    En la lastaj du jaroj kunlueblaj aŭtoj jam fariĝis grava parto de urba trafiko de Ĉinio.


    Ĝis la fino de 2017 servas pli ol 80 mil laŭhore kunlueblaj aŭtoj en pli ol 80 ĉinaj urboj.


    La dispozicio de la aŭtoj en grandaj urboj estas densa, tamen iuj firmaoj donas atenton al mez- kaj malgrandaj urboj, kaj komencis malfermi la merkaton de kunlueblaj aŭtoj en tiuj urboj.


    En Guilin, Beihai, Nantong, Changzhou, Wuxi, Jiaxing kaj aliaj mez- kaj malgrandaj urboj estas ekipataj kunlueblaj aŭtoj.



    La trafikaj sistemoj en mez- kaj malgrandaj ĉinaj urboj estas pli kaj pli diversaj kaj bonaj. Metrooj kaj aŭtobusoj iom post iom kovras la tutajn urbojn. Tamen pro individuaj postuloj de konsumantoj, la merkato de kunlueblaj aŭtoj kreskas.


    La disvolvo de kunlueblaj aŭtoj en Liuzhou superis la prognozon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio