Komenciĝis la karnavalo en Rio |
2018-02-19 |
Vespere de la 9-a de februaro komenciĝis la granda karnavalo en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La karnavalo daŭris ĝis la 13-a de la sama monato. La karnavalo de Rio-de-Ĵanejro estas la plej granda karnavalo en la mondo. Ĝi okazas ĉiujare 3 tagojn en meza aŭ posta periodo de februaro. La festo havas la renomon "la plej granda prezentado en la tuta mondo" pro la multeco de sambo-dancistoj, lukseco de ilia kostumo, longdaŭreco de tempo kaj grandiozeco de la scenoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |