Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
81-jara diplomito de Tianjin-universitato
2018-02-17


    Lastatempe okazis la diplomdona ceremonio por la ĉi-jaraj diplomitoj de longdistanca edukado de Tianjin-universitato. Xue Minxiu, 81-jara sinjorino, akiris sian diplomon de la fako "elektronika komercado". "Avino Xue" naskiĝis en decembro 1936 kaj komencis la longdistancan studadon en marto 2014. En decembro 2017 ŝi finfine diplomiĝis post sukcesa trapaso de la ekzameno pri manipulado de komputilo, en kiu ŝi malsukcesis 5 fojojn. La ekzameno estas oficiale okazigata de la Ĉina Eduka Ministerio kiel unuigita ekzameno por surreta edukado. 




Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio