Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Frandaĵoj dum la Printempa Festo
2018-02-16

    La Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de Ĉinio. Ĉi-jare la Printempa Festo okazas en la 16a de februaro. Ni resumas la tradiciajn ĉinajn frandaĵojn dum la Printempa Festo.



    Laba-kaĉo


    En la 8a tago de la 12a monato laŭ la ĉina lunkalendaro, ĉinoj havas la kutimon manĝi laba-kaĉon, kio havas miljaran historion.


    En la komenco la kaĉo estis farita el kuiritaj ruĝ-fazeoloj. Poste iom post iom aliaj ingrediencoj estis aldonitaj.


    Post tiu tago proksimiĝas la Printempa Festo. Oni komencas aĉeti diversajn objektojn kaj dekoracii ĉambrojn por bonvenigi la ĉinan novjaron.



    Novjara kuko


    La novjara kuko havas la homonimon de "altiĝo de aĝo" en la ĉina lingvo, kaj preskaŭ ĉiuj familioj preparas la kukon por la Printempa Festo. Homoj en norda Ĉinio vaporumas gluecan milion kaj ruĝan jujubon por fari la kukon.



    Jiaozi-o


    Ĉinoj, kiuj vivas for de hejmlokoj, kutime revenas hejmen por rekuniĝo de la tuta familio. Ĉiuj membroj de la familio sidas ĉe la tablo kaj faras jiaozi-ojn en la Printempa Festo.


    Jiaozi-o havas la formon de ingoto. Manĝi jiaozi-ojn en la Printempa Festo aludas enigon de riĉaĵoj kaj trezoroj en la domon dum la nova jaro.



    Fonduo kaj fiŝo


    En norda Ĉinio oni havas la tradicion manĝi jiaozi-ojn dum la vespermanĝo antaŭ la Printempa Festo.


    Malsame ol norda Ĉinio, en suda Ĉinio oni preparas fonduon kaj fiŝon.


    "Fiŝo" havas la homonimon de "superfluo" en la ĉina lingvo, kaj simbolas feliĉan kaj riĉan vivon.



    Dolĉe farĉita pastobuleto el faruno de glueca rizo


    La 15a tago de la unua lunkalendara monato estas la Lanterna Festo -- la unua grava festo post la Printempa Festo.


    La pastobuleto estas farita el faruno de glueca rizo, farĉita per dolĉigita kaĉo de ruĝaj fazeoloj, rafinita blanka sukero aŭ ĵeleo el kratagberoj. Oni povas boligi, vaporumi aŭ friti ilin por manĝo. La rondaj kaj dolĉaj pastobuletoj signifas rekuniĝon, harmonion kaj feliĉon de la tuta familio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio