Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
2 500 kilogramoj da fiŝoj kovritaj de neĝo por esti freŝaj
2018-02-15


    "Ĉu vi jam faris aĉetojn por la Printempa Festo?" Ĉiujare antaŭ la alveno de la Printempa Festo konatuloj kutime tiel salutas unu la alian. Fari aĉetojn por la Printempa Festo estas kaj heredo kaj kulturo de ĉinoj.


    Dum la aĉetado de diversaj produktoj por la Printempa Festo, oni spertas la densan guston de la nova jaro.


    Pro disvolviĝo de ekonomio kaj abundo de materialoj, la manieroj de aĉetado por la Printempa Festo multe ŝanĝiĝis. Nun vi nur movas la muson per fingro, diversaj produktoj estos senditaj poŝte al via domo. Multaj fizikaj laboroj estas ŝparataj, sed pro tio multaj plezuroj perdiĝis. 


    Antaŭ la Printempa Festo, pli ol mil fiŝoj kovritaj de neĝo ĉe Qipan-monto de Shenyang, Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio, allogis multajn preterpasantojn kaj fotantojn. Iu loka restoracio konservas nutraĵojn per tiu tradicia maniero.


    "Ni daŭrigas la tradicion de la antaŭa generacio, kaj konservas freŝecon de fiŝoj en neĝo," diskonigis s-ino Wang, ĉefo de la restoracio. Estas ĉina diraĵo "havi fiŝon (homonimo de la ideogramo 'superfluo') en ĉiu jaro". Por ke oni spertu la guston de la tradicia novjaro, ili faris la "monteton de fiŝoj" ĉi-jare.



    Ĝenerale la plej malalta temperaturo de hejma fridujo estas -18 gradoj. Tamen nun la plej malalta temperaturo en Shenyang estas minimume -20 gradoj, do la temperaturo en la naturo estas pli malalta ol tiu en fridujo.


    "Sen fridujo, la antaŭa generacio konservis la nutraĵojn tiamaniere," diris s-ino Wang.


Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio