Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Changsha la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2018-02-14


    En la 20-a kaj la 21-a de januaro 2018 okazis la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto en la urbo Changsha de la provinco Hunan. En ĝi partoprenis pli ol 140 esperantistoj, inkluzive de Ragnar Baldursson, plenrajtigita konsulo de la ambasadejo de Islando en Ĉinio, kaj fremdlandaj esperantistoj el Irano kaj la Korea Respubliko. Gratule al la kongreso, UEA, ILEI, Japana Esperanto-Instituto, Korea Esperanto-Asocio kaj aliaj organizoj kaj personoj alsendis salutmesaĝojn.



    Kiel kutime, la kongreso komenciĝis per ĥora kantado de La Espero. Fang Zhenghui, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), sendis salutmesaĝon pro tio ke li ne povis ĉeesti. Aparte menciinda estas tio, ke en la mesaĝo li esprimis sian volon ke Ĉinio gastigu UK-on en estonteco por antaŭenpuŝi la E-movadon en la lando kaj en la mondo.



    Chen Shi, vicprezidantino de ĈEL, faris raporton pri laboroj de ĈEL en la pasintaj du jaroj. Ŝi alte taksis la sukcesojn de la 8-a Azia Kongreso de Esperanto en Quanzhou, Ekspozicio por Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando, celebrado okaze de la 100-a datreveno de la forpaso de L.L.Zamenhof, kaj aliaj grandaj aktivaĵoj kaj programoj. Ŝi ankaŭ substrekis la eldonadon de E-libroj kaj faradon de la filmserio "Frandaĵo Kunligas Nin" fare de la redakcio de El Popola Ĉinio.



    En la inaŭguro oni ankaŭ donis premiojn al personoj kaj asocioj, kiuj faris elstarajn kontribuojn por ĉina E-movado.



    Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, faris parolon. Li diris, ke la idealo de Zamenhof estas, per Esperanto, starigi interkomprenon kaj pacon inter la homoj, kaj nun Ĉinio alvokas kreadon de la homara komunumo de komuna estonteco, kiu akordiĝas al la idealo de Zamenhof. Kaj ni, ĉinaj esperantistoj, ne devas forgesi la verdan idealon, kaj devas, dum antaŭenpuŝado de E-movado, kontribui por la monda paco kaj la komuna estonteco de la homaro.


    Dum la kongreso oni elektis Fang Zhenghui kiel la unua vicprezidanto de ĈEL. Post grupaj diskutoj, la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj elektis sian novan prezidanton: sinjoro Wei Yubin. 


    Estas ankaŭ grava informo, ke la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en la urbeto Fenghui sub la urbo Shaoxing de Zhejiang-provinco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio