Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis malriĉajn familiojn en Liangshan
2018-02-12


    Sekvante la proksimiĝon de la Printempa Festo (la 16-a de februaro), ĉinoj ekcelebras la tradician novjaron. Oni kutimas viziti siajn parencojn kaj amikojn dum la festaj tagoj. Kaj pro tio ĉiujare antaŭ la Printempa Festo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas familiojn en malriĉeco.


    Antaŭtagmeze de la 11-a de februaro, Xi Jinping iris en la vilaĝojn Sanhe kaj Huopu, sin kaŝantaj en la montaro de Liangshan-a Ji-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Tie li vizitis kelkajn familiojn de ji-oj.



    La rekta distanco inter Liangshan kaj Pekino estas pli ol 2 mil kilometroj, kaj en la unua kolektive loĝas la nacimalplimulto Jio. Pro malfacila trafiko de montaro kaj severaj naturaj kondiĉoj la lokanoj, precipe tiuj kiuj vivas en profunda montaro, estas tre malriĉaj. Lastatempe la loka registaro plenforte laboris por liberigi la loĝantaron el malriĉeco. Kaj la vizito de Xi ĝuste celas konatiĝon kun lokaj familioj por kune diskuti kaj solvi problemojn kune kun lokaj popolanoj kaj registaraj funkciuloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio