Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Historie: hinda ĉefminitro Narendra Modi vizitas Palestinon
2018-02-12


    La 10-an de februaro hinda ĉefminitro Narendra Modi atingis la urbon Ramallah kaj komencis oficialan viziton al Palestino. La vizito estis historia: estas la unua fojo, ke hinda ĉefministro vizitis Palestinon.


    Palestina prezidento Mahmoud Abbas interparolis kun Modi en la Prezidenta Oficejo. En la postsekvinta komuna gazetara konferenco Abbas diris, ke Palestino volas pligrandigi kunlaborojn kun Hindio en la kampo de sekureco kaj kontraŭterorismaj bataloj, kaj esperas, ke Hindio fariĝos forto por antaŭenpuŝi justecon kaj pacon en la regiono.


    En julio 2017 Modi vizitis Israelon tiel fariĝante la unua hinda ĉefministro, kiu vizitis Israelon depost ĝia stariĝo en 1948.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio