Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zunyi: 35 mil lokanoj liberiĝis el malriĉeco pro ruĝa turismo
2018-02-12


    En 2017 ruĝa turismo, la turismo en historiaj kaj memorindaj lokoj kiuj rilatas al la Komunista Partio de Ĉinio, helpis 35 mil Zunyi-urbanojn de Guizhou-provinco liberiĝi el malriĉeco, kaj ĝi ludos pli gravan rolon en la batalo kontraŭ malriĉeco. Tio estis informita en la kunveno pri diskonigo de ruĝa turismo de Zunyi kaj la ŝtatnivela turismejo ĉe river-valo de Chishui. La kunveno okazis en Pekino antaŭ nelonge. Ĝi estis kunaranĝita de la Centro de la Retejo Renmin Ribao pri Publika Sento kaj Donitaĵoj kaj la Invest-Grupo de Trafiko kaj Turismo de Zunyi.


    Estas multaj ruĝturismaj resursoj kun alta kvalito kaj vasta situo en Zunyi. Laŭ diskonigo, nun estas 299 ruĝturismaj unuoj kaj 16 ruĝturismaj lokoj, kiuj konsistigis trionon de la tutaj ruĝturismaj lokoj de la provinco, dividitaj en kvar tipojn, nome, sidejo de ruĝa kunveno, ruino de batalkampo, tombejo de martiroj kaj antikva loĝejo de famulo.



    Laŭ statistiko, en 2017 Zunyi akceptis 37282,5 mil vizitantojn/fojojn por ruĝa turismo, kaj enspezis 27,627 miliardojn da juanoj, je 37,24% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro. La ruĝturismo plu disvolviĝos.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio